Skip James | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Nehemiah Curtis James |
Naskiĝo | 9-an de junio 1902 en Bentonia |
Morto | 3-an de oktobro 1969 (67-jaraĝa) en Filadelfio |
Mortokialo | Kancero |
Tombo | Merion Memorial Park (en) |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | gitaristo kantisto pianisto kantoverkisto |
Skip JAMES (9a de Junio, 1902 – 3a de Oktobro, 1969) estis afrik-usona kantisto, kantoverkisto, pianisto kaj gitaristo de Delta bluso.
Lia gitarludado estas fama pro sia malhela, minor-tonala sono, ludita en malferma D-minora per prilaborita fingropluka tekniko. James unue registris por Paramount Records en 1931, sed tiuj vendiĝis malmulte, ĉar estis publikigitaj dum la Granda Depresio, kaj ili falis al forgeso.
Post longa foresto el la publika atento, James estis "remalkovrita" en 1964 fare de blusentuziasmuloj, ĉefe en la kadro de la blus-popolmuzika revivigo de 1950-aj kaj komenco de la 1960-aj jaroj. Dum tiu periodo, James aperis ĉe popolmuzikaj kaj blusaj festivaloj, faris koncertojn ĉirkaŭ la lando kaj registris kelkajn albumojn por variaj registromarkoj. Liaj kantoj influis generaciojn de muzikistoj kaj estis adaptitaj de multnombraj artistoj. Li estis konsiderita kiel "unu el la ŝlosilaj figuroj de bluoj."[1]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search